la vilaĝo por helpo. Mi fine diris, ke mi estas sufiĉe granda kaj ne bezonas kondukanton, ke mi eĉ povis helpi mian patron konduki la bovinaron. Tiuj ĉi paroloj estis senutilaj; mia avo persistis en sia decido. Li ne volis meti min en danĝeron malfaciligante la vojaĝon per sia ĉeesto.
Mia patro insistis kun tia energio, ke ĝi preskaŭ similis koleron. Mi ploris. Fine tiu ĉi diskutado ĉesis, kaj mi povas diri, ke mi kunhelpis en tio. Mi parolis:
— Lasu min ankaŭ kun la avo tie ĉi. Vi des pli frue alvenos hejmen; vi revenos kun homoj por liberigi min; aveto havos iun por servi lin kaj resti kun li; estos por mi okazo ekkoni lian bonecon; ni gardos nin reciproke kaj la Plejpotenco gardos nin ambaŭ.
— La infano estas prava, diris mia avo; la neĝo jam estas tiel alta, kaj la ventego tiel forta, ke mi vidas pli grandan danĝeron por li se li sekvas vin ol se li restas kun mi. Jen, Francisko, prenu tiun ĉi bastonon; ĝi estas forta, ĝi estas armita per ferpinto; ĝi helpos vin malsupreniri, kiel ĝi helpis nin suprenveni. Elirigu la bovinojn el la bovinejo; lasu al ni la kaprinon kaj la restantajn provizojn. Mi pli timas por vi ol por ni.
Unu momenton mia patro restis kun mallevita kapo; li levis ĝin subite kaj rapide prenis min en siajn brakojn; mi sentis liajn larmojn flui sur miaj vangoj.
— Mi ne riproĉos vin, mia kara Ludoviko, sed vi vidas la konsekvencojn de via mal-