maisfarunan supon, kuiritan kun lakto, kiun ni manĝis, kiel soldatoj, rekte el la vazo, sen teleroj; poste mi kuŝiĝis. Mi ekdormis, ne atentante pri la konversacio de la avo kaj patro, kiuj parolis longe duonlaŭte post la vespermanĝo.
La morgaŭan tagon mi tre miris vidante la montaron tute blanka. La neĝo faladis ankoraŭ kun ekstrema denseco, forblovita de forta vento. Mi estus ĝojinta pri tio, se mi ne estus rimarkinta la grandan embarason de miaj avo kaj patro. Mi mem fariĝis tre malkvieta, kiam mi vidis mian avon klopodi por fari kelkajn paŝojn kaj ŝovi sin kun multe da peno apogante sin sur la mebloj kaj kontraŭ la muroj. Pro la malfeliĉa okazintaĵo de la antaŭa tago lia piedo ŝveliĝis, kaj li suferis akran doloron.
— Foriru, foriru, li diris. Kunprenu tiun ĉi infanon antaŭ ol la neĝo fariĝos pli alta. Vi bone vidas, ke estas al mi neeble vin sekvi.
— Sed, ĉu vi kredas, patro, ke mi povas lasi vin sola?
— Unue zorgu pri la sendanĝereco de via filo kaj de la bovinaro; vi poste pensos pri mi. Vi revenos kun portilo por transporti min.
— Lasu min, patro, porti vin sur miaj ŝultroj, kaj ni foriru senprokraste, mi pretegas.
— Amiko mia, vi ne povus, tiel peze ŝarĝita, forpreni la bovinaron kaj konduki ĉi tiun infanon.
Ni pasigis parton de la tago decidante nenion. Ni ankoraŭ esperis, ke oni venos el