Kiam la kaprino nin vidis, ŝi duobligis siajn blekojn; ŝi kvazaŭ rompis sian ligilon, tiom fortaj estis ŝiaj klopodoj por veni al ni. Kun kia avideco ŝi manĝis manplenon da salo, kiun mi donis al ŝi! Ŝia lango pasis kaj repasis sur mia mano por ne perdi eĉ peceton. Ŝi liveris grandan poton da lakto; mi ĝin bezonis. Mia avo diris, revenante en la kuirejon:
— Ni estu tre singardemaj ne forgesi Blankineton; ni melkos ŝin zorgeme ĉiumatene kaj vespere; nia vivo dependas de la ŝia.
Mi rediris: — Vi do kredas ke ni restos longe tie ĉi?
— Tio ne estas certa, amiko mia, sed povas esti. Oni ĉiam devas esperi la plej grandan bonon kaj antaŭzorgi, kvazaŭ la plej granda malbono devus okazi.
Post la vespermanĝo, mi iris por plenigi la manĝujon de nia nutristino, mi donis al ŝi freŝan pajlon por kuŝiĝi; mi karesis ŝin, pli amike ol kutime, mi devas konfesi; ŝi ankaŭ ŝajnis pli ĝoja vidi min. Sed nun ŝi estas tute sola en la bovinejo, kaj la kaprinoj tiel malfacile povas resti sen kompanio! Kiam ŝi vidis min reirantan en la kuirejon ŝi plende ekblekis.
Ni restis ankoraŭ kelkajn momentojn apud la fajro; sed mankas multe por ke oni estu tie ĉi tiel komforte, kiel en nia vilaĝa domo. La kamentubo estas, en sia malsupra parto, same granda kiel la ĉambro, ĝi malgrandiĝas laŭgrade ĝis la supro, sed la malfermaĵo sur la tegmento estas ankoraŭ tiel vasta, ke la en-