Paĝo:Porchat - Sub la Neĝo, 1923, Borel.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sukcesis efektivigi tiun ideon, kiam li, pro cirkonstancoj kiujn vi baldaŭ konos, troviĝis kaptita kun sia avo en la monta domo.

Ni esperas, junaj amikoj, ke vi neniam devos suferi tiajn dolorojn kiel li; sed dum via vivado vi ofte bezonos paciencon kaj kuraĝon. La ekzemplo de Ludoviko Lopraz konvinkos vin, ke infano, kiu konfidas al Dio sukcesas akiri rezultatojn, kiujn oni ne atendus de tia junulo; vi ekscios, ke la instruoj de la malfeliĉo ofte estas la plej utilaj por homo, kaj ke la dia boneco montriĝas tiel klare en niaj doloraj cirkonstancoj kiel en la ĝojaj.

J. J. Porchat