Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
102
abato prévost

de Lescaut. Li diris, ke, pensante, ke oni povas suspekti, ke li partoprenis la formeton de Manon, li estis irinta tiumatene al Hospitalo, kaj ke li petis por ŝin vidi, ŝajnigante ne scii tion, kio okazis; ke oni tiel malmulte pensis kulpigi ĉu lin ĉu min, ke oni kontraŭe rapidis al li konigi tiun aventuron kiel strangan novaĵon, kaj ke oni miris, ke knabino tiel beleta kiel Manon, estis decidinta forkuri kun lakco; ke li nur respondis malvarme, ke li ne miras pro tio, ĉar oni faras ĉion por libereco. Li daŭrigis, rakontante, ke de tie li iris al la domo de Lescaut, esperante trovi min kaj mian ĉarmoplenan amatinon; ke la posedanto de la domo, kiu estas karosisto, li certigis, ke li vidis nek ŝin nek min; sed ke ne estas mirinde, ke ni ne eniris en lian domon, se ni devis veni tien nur por vidi Lescaut’on, ĉar sendube ni estis eksciintaj, ke li estis mortigita proksimume en la sama tempo. Antaŭ du horoj ĉirkaŭe, unu el amikoj de Lescaut, korpogardisto kiel li, venis por lin vidi, kaj al li proponis ludi. Lescaut gajnis tiel rapide, ke la alia post unu horo estis malgajninta cent skudojn, tio estas, sian tutan monon. Tiu malfeliĉulo, vidante sin sen unu monero, petis de Lescaut, ke li bonvolu prunti al li la duonon de la sumo de li perditan; kaj pro ia malfacileco naskita de tiu okazo, ili sin disputis reciproke kun treega kolero. Lescaut rifuzis ekstereniri por meti la spadon en la manon; kaj la alia ĵuris, lin forlasante, ke li rompos lian kapon; kaj li tion plenumis dum vespero mem. Sinjoro de T... havis honestecon aldoni, ke li estis estinta tre maltrankvila pri ni, kaj li daŭrigis proponi al mi siajn servojn. Mi sen ŝanceliĝo al li sciigis la lokon de nia rifuĝejo. Li petis de mi, ke mi opiniu bone, se li venus vespermanĝi kun ni.

Ĉar mi ne havis plu ion por fari, krom preni tolaĵojn kaj vestojn por Manon, mi diris, ke ni povas eliri