Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/108

El Vikifontaro
Estis problemo provlegante ĉi tiun paĝon



PARTO DUA


Mia ĉeesto kaj la ĝentilaĵoj de sinjoro de T… vaporigis ĉiun ĉagrenon, kiu povis ankoraŭ resti en Manon.

« Ni forgesu niajn pasintajn terurojn, mia kara animo, mi diris al ŝi enirante, kaj ni rekomencu vivi pli feliĉaj ol antaŭe. Sendiskuteble amo estas bona mastro. Fortuno ne povus kaŭzi tiom da malfeliĉaĵoj, kiom da plezuroj al ni gustumigis amo. »

Nia vespermanĝo estis vera sceno de ĝojo. Mi estis pli fiera kaj kontenta kun Manon kaj miaj cent monpistoloj, ol la plej riĉa partiano de Parizo kun siaj amasigitaj trezoroj. Ni devas ŝati niajn riĉaĵojn, laŭ la rimedoj de ni havitaj por kontentigi niajn dezirojn. Inter ili, mi ne havis unu solan, kiun mi deziris efektivigi. Estonteco eĉ kaŭzis al mi malmute da embaraso. Mi estis preskaŭ certa, ke mia patro faros nenian malfacilecon por doni al mi sufiĉe da mono, por ke mi vivu dece en Parizo, tial ke, ĉar mi estis en mia dudeka jaro, mi baldaŭ estos rajtigita postuli mian parton el posedaĵoj de mia patrino. Mi ne kaŝis al Manon, ke la tuteco de miaj riĉaĵoj estas nur cent monpistoloj. Tio sufiĉis, por ke