Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Tamen, mi diris, tiel longe kiam la demando estos pri la plio aŭ la malplio, mi ne kredas ŝin kapabla min forlasi por aliulo. Mi estas en situacio tia, ke nenio mankos al ŝi; kaj mi esperas, ke mia riĉeco pligrandiĝos de tago al tago. Mi timas nur unu aferon, mi aldonis; ĝi estas, ke G... M... utiligu la konon, kiun li havas pri nia loĝejo, por fari al ni kelkan malbonaĵon.

Sinjoro de T... certigis al mi, ke mi devas esti sen timo pri tiu flanko; ke G... M... estas kapabla de ama malsaĝaĵo, sed ne de malnoblaĵo; ke se li havus malkuraĝecon tion plenumi, li estos la unua, li, kiu parolas, por lin puni kaj sekve ripari la malfeliĉon, kies kaŭzo li bedaŭrinde estis.

« Mi estas danka al vi pri tiu sento, mi daŭrigis; sed la malbonaĵo estus farita kaj la kuracilo treege necerta. Pro tio la plej saĝa rimedo estas ĝin antaŭbatali kaj forlasi Chaillot’on por preni alian loĝejon.

— Jes, respondis sinjoro de T..., sed vi malfacile tion plenumos tiel rapide, kiel tio estus necesa; ĉar G... M... devas alveni ĉi tien je la tagmezo: li diris tion al mi hieraŭ: estas tio, kio min instigis veni tiel frumatene, por vin informi pri liaj projektoj. Li povas alveni ĉiumomente. »

Sciigo tiel instigita rigardigis de mi tiun aferon per pli serioza okulo. Ĉar ŝajnis al mi neeble eviti la viziton de G... M..., kaj, ĉar kredeble estus same neeble malhelpi, ke li konigu al Manon siajn projektojn, mi decidis, ke mi mem ŝin informos pri la intencoj de tiu nova konkuranto. Mi imagis, ke, kiam ŝi scios, ke mi estas informita pri la proponoj, kiujn li faros al ŝi, kaj kiujn ŝi ricevos antaŭ miaj okuloj, ŝi havos sufiĉe da forto por ilin forĵeti. Mi malkovris miajn pensojn al sinjoro de T..., kiu respondis, ke tio estas treege delikata.