Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

trovas aminda. Mi eĉ ne juĝis taŭge konigi al ŝi miajn suspektojn. Ni estis okupitaj dum kelkaj tagoj pro zorgo alĝustigi ŝiajn vestojn, kaj konsiliĝi, ĉu ni povos iri al komediejo sen timo, ke oni nin rekonos. Sinjoro de T... revenis nin vidi antaŭ la fino de la semajno; ni lin demandis pri tio. Li bone vidis, ke necese estas jesi por plezurigi al Manon. Ni decidis, ke ni iros en ĝin kun li en la vespero mem.

Tamen tiu decido ne povis efektiviĝi; ĉar, min altirinte tuje aparten:

« De kiam mi vidis vin, li diris, mi estas en plej granda embaraso; kaj la vizito, kiun mi faras al vi estas sekvo de tio. G... M... amas vian amatinon. Li faris al mi pri tio konfidencion. Mi estas lia intima amiko kaj tute preta lin servi; sed mi estas same la via. Mi konsideris, ke liaj intencoj estas maljustaj, kaj mi ilin kondamnis. Mi estus konservinta lian sekreton, se li intencus uzi por plaĉi nur komunajn vojojn; sed li estas tre bone informita pri la humoro de Manon. Li sciis, mi ne scias kiamaniere, ke ŝi amas sufiĉegon kaj plezuron, kaj ĉar li ĝuas grandegajn riĉaĵojn, li konigis al mi, ke li volas ŝin tenti unue per granda donaco kaj per la propono de dek mil monfuntoj da pensio. Se ambaŭ aferoj estus estintaj egalaj, eble mi estus devinta fari al mi multe pli da perforto por lin perfidi: sed, por via profito, justeco kuniĝis kun amikeco, des pli ke, ĉar mi estis la malprudenta kaŭzo de lia sio, lin enkondukinte ĉi tien, mi estas ju pli devigata antaŭmalhelpi efikojn de malbonaĵo, kiun mi okazigis. »

Mi dankis sinjoron de T... pro tiel gravega servo, kaj mi konfesis, kun perfekta reveno al la konfido, la karaktero de Manon estas tia, kian G... M... ĝin figuras al si; tio estas, ke ŝi ne povas toleri la nomon de malriĉeco.