Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

G... M...’on nia moktrompi aj per stranga maliĝo de mia sorto, estas mi, kiu fariĝis la lia.

Ni vidis lian karoson aperantan proksimume je la dekunua. Li faris komplimentojn tre laboritajn pri la libereco, kiun li prenas, venante tagmanĝi kun ni. Li ne miris, trovante sinjoron de T..., kiu promesis al li, la antaŭtagon, ke li venos ankaŭ, kaj kiu ŝajnigis kelkajn aferojn por sin liberigi el veturado en la sama kaleŝo. Kvankam neniu inter ni ne portis perfidon en sia koro, tamen ni altabliĝis kun ŝajno de konfido kaj de amikeco. G... M... trovis facile okazon konigi al Manon siajn sentojn. Mi ne devis ŝajni al li ĝenanta; ĉar mi intence forestis dum kelkaj minutoj. Kiam mi revenis, mi ekvidis, ke oni ne lin senesperigis per troeco da severeco. Li montris grandan gajecon: mi ŝajnigis afekte saman kontenton: interne li ridis pro mia naiveco, kaj mi pro la lia. Dum la tuta tagmezo, ni ludis unu por la alia tre agrablan scenon. Mi ebligis por li ankoraŭ, antaŭ lia eliro, momenton de privata interparolo kun Manon; kaj sekve li povis sin gratuli, tiom pro mia komplezo kiom pro la bongusta manĝaĵo.

Tuj kiam li estis enkarosiĝinta kun sinjoro de T..., Manon alkuris al mi kun brakoj malfermitaj, ridegante. Ŝi ripetis liajn paroladojn kaj liajn proponojn, ne ŝanĝante eĉ unu vorton. Ili konsistis el tio: li ŝin adoras; li volas partopreni kun ŝi kvardek mil monfuntojn rento, kiujn li ĝuas nun, ne kalkulante tion, kion le esperas ricevi post morto de lia patro. Ŝi estos estrino de lia koro kaj de liaj riĉaĵoj; kaj kiel garantiaĵon de siaj bonfaroj, li estas preta doni al ŝi karoson, meblitan hotelon, ĉambristinon, tri lakeojn kaj kuiriston.

« Jen estas filo, mi diris al Manon, multe pli malavara ol lia patro. Ni parolu malkaŝe, mi aldonis; ĉu tia propono ne vin tentas?