Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kovros Manon’on kaj G... M...’on en la loĝioj. Nek unu nek alia troviĝis en ili. Mi revenis al la pordo, ĉe kiu mi pasigis ankoraŭ kvaronon da horo, agitegita de malpacienco kaj de maltrankvileco. Ekvidinte nenion aperantan, mi reeniris al mia fiakro, ne povante halti en la plej malgranda decido. Kiam la veturigisto min ekvidis, li faris kelkajn paŝojn al mia renkonto, por diri al mi kun mistera ŝajno, ke de unu horo beleta fraŭlino min atendas en la fiakro; ke ŝi min portretis per signoj tielaj, ke li tre bone min rekonis, kaj ke, kiam ŝi sciis, ke mi baldaŭ revenos, ŝi diris, ke ŝi min atendos sen malpacienco. Mi tuj figuris al mi, ke ŝi estas Manon. Mi alproksimiĝis. Sed mi vidis beletan malgrandan vizaĝon, kiu ne estis la ŝia. Ŝi estis fremdulino, kiu petis unue, ĉu ŝi ne havas honoron paroli kun kavaliro des Grieux. Mi diris, ke tia estas mia nomo.

« Mi havas leteron por doni al vi, ŝi diris, kiu vin informos pro la motivo, kiu min alkondukas, kaj pro kiaj cirkontancoj mi havas honoron koni vian nomon. »

Mi petis de ŝi, ke ŝi donu al mi tempon necesan por ĝi legi en apuda drinkejo. Ŝi volis min sekvi, kaj al mi konsilis, ke mi petu apartan ĉambron.

« De kiu venas tiu letero? mi diris, ĝin montrante. »

Ŝi respondis, mi ĝin legu.

Mi rekonis la skribecon de Manon. Jen estas proksimume tio, kion ŝi diris. G... M... ŝin ricevis kun ĝentileco kaj luksegeco, kiu preteriris ĉiujn ideojn. Li ŝin plenigis je donacoj. Li al ŝi promesis sorton de reĝino. Ŝi tamen certigis al mi, ke ŝi ne min forgesas meze de tiuj novaj miregindaĵoj, sed ke, ĉar ŝi ne povis konsentigi de G... M..., ke li ŝin konduku tiuvespere al komediejo, ŝi remetas al alia tago la plezuron de mia vizito, kaj ke, por min iom konsoli pri la ĉagreno, kiun ŝi antaŭ-