Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĵetis rigardojn al mi, dum ŝanĝiĝis ŝia vizaĝkoloro. Funde mi estis tiel ĉarmita, ŝin revidante, ke, malgraŭ tiom da justaj motivoj de kolero, mi apenaŭ havis sufiĉe da forto por malfermi buŝon kaj por ŝin riproĉi. Tamen mia koro sangdonis pro la kruela insultego, kiun ŝi faris al mi: vane mi ĝin realvokis en mia memoro por eksciti mian ĉagrenkoleron, kaj penis briligi en miaj okuloj fajron alian ol tiun de amo. Ĉar mi restis silentanta dum ia momento, kaj, ĉar ŝi rimarkis mian agitadon, mi vidis, ke ŝi tremas, kredeble pro la efiko de ŝia timado.

Mi ne povis toleri tiun vidaĵon.

« Ha, Manon, mi diris per tono amema, malfidela kaj ĵurrompita Manon, per kio mi komencos plendi? Mi vidas vin palan kaj tremantan; kaj mi estas ankoraŭ tiel sentema al viaj plej malgrandaj suferoj, ke mi timas vin tro ĉagreni per miaj riproĉoj. Sed, Manon, mi ĝin diras al vi, mi havas koron traboritan de la doloro de via perfido. Tio estas frapoj, kiujn oni ne donas al amanto, kiam oni ne decidis, ke li mortos. Jen estas la tria fojo, Manon; mi ilin tre bone kalkulis: estas neeble, ke tio forgesiĝu. Vi devos ekzameni, en tiu horo mem, kian decidon vi volas preni; ĉar mia malĝoja koro ne estas sufiĉe kiraskovrita kontraŭ tiel kruela turmento. Mi sentas, ke ĝi subfalas kaj estas preta fendiĝi pro doloro. Mi estas lacega, mi aldonis, sidiĝante sur seĝon; mi apenaŭ havas sufiĉe da forto por paroli kaj min subteni. »

Ŝi ne respondis: sed kiam mi estis sidinta, ŝi sin faligis sur genuoj kaj apogis sian kapon sur la miajn, kaŝante ŝian vizaĝon per miaj manoj. Mi sentis, ke dum unu momento ŝi ilin malsekigis per ŝiaj larmoj. Dioj! ĉu ekzistas kormovadoj, de kiuj mi ne estis agitita?

« Ha! Manon, Manon, mi rediris kun sopiro; estas