Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tro malfrue por doni al mi larmojn, kiam vi kaŭzis mian morton. Vi ŝajnigas malĝojecon, kiun vi ne povas senti. La plej granda el viaj malbonaĵoj e kredeble mia ĉeesto, kiu ĉiam estis maloportuna al viaj plezuroj. Malfermu okulojn; vidu, kia mi estas: oni ne verŝas plorojn tiel amemajn por malfeliĉulo, kiun oni perfidis, kaj kiun oni kruele forlasas. »

Ŝi kisis miajn manojn, ne ŝanĝante sian sintenadon.

« Malkonstanta Manon, mi rediris ankoraŭ, me dankema kaj senbonfida knabino, kie estas viaj promesoj kaj viaj ĵuroj? Amatino milfoje flirtema kaj kruela, kion vi faris de tiu amo, kiun vi ankoraŭ ĵuris al mi hodiaŭ? Justa ĉielo, mi aldonis, ĉu tiamaniere malfidelulino vin mokas, post kiam ŝi tiel sankte vin prenis ateste? Estas do la ĵurrompinto, kiu estas rekompencita? Malespero kaj forlaso estas do por la konstantulo, por la fidelulo? »

Tiuj paroloj estis akompanitaj de pripenso tiel maldolĉa, ke malgraŭvole mi lasis ellasi kelkajn larmojn. Manon tion rimarkis, dank’al ŝanĝo de mia voĉo. Fine ŝi rompis silenton.

« Devige mi estas kulpa, ŝi diris malĝoje, tial ke mi povas okazigi al vi tiom da doloro kaj tiom da kortuŝeco: sed ĉielo min punu, se mi kredis esti, aŭ se mi havis penson fariĝi tia. »

Tiu parolado ŝajnis al mi tiel senigita je senco kaj je bonfido, ke mi ne povis min defendi kontraŭ viva ekmovo de kolero.

« Abomeninda kaŝemo! mi ekkriis. Neniam pli bone mi vidis, ke ci estas nur friponino kaj perfidulino. Sed nun mi konas cian malnoblan karakteron. Adiaŭ, malkuraĝa kreitaĵo, mi daŭrigis, min levante, mi pli amus morti milfoje ol havi de nun la plej malgrandan amrilaton kun ci. Ĉielo min mem punu, se mi iam cin