Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

« Mi do estas via malliberigato, mi diris. Nu, mia Patro, kion vi intencas fari de mi? »

Li diris, ke li estas ĉarmita, vidante, ke mi prenas prudentan tonon; ke lia devo estas laboradi por inspiri al mi inklinon al virto kaj al religio, kaj la mia profiti liajn admonojn kaj liajn konsilojn: se mi volas respondi al amikaĵoj, kiujn li havos por mi, mi trovos nur plezuron en mia solecejo.

« Ha! plezuron! mi respondis: vi ne konas, mia Patro, la unikan aferon, kiu estas kapabla ĝin sentigi al mi.

— Mi ĝin konas, li daŭrigis: sed mi esperas, ke via inklino ŝanĝiĝos. »

Lia respondo al mi komprenigis, ke li estas informita pri miaj aventuroj kaj eble pri mia nomo. Mi petis de li, ke li tion al mi klarigu. Kompreneble li diris, ke oni lin instruis pri ĉio.

Tiu kono estis la plej kruela el ĉiuj miaj punoj. Mi ekversis rivereton da larmoj kun ĉiuj atestoj de vastega malespero. Mi ne povis min konsoli pri humiligo, kiu ekfaros min fabelo de ĉiuj de mi konitaj personoj, kaj honto por mia familio. Mi pasigis tiamaniere ok tagojn en la plej profunda senkuraĝiĝo, ne estante kapabla ion aŭdi kaj prizorgi pri io alia ol pri mia honto. Eĉ la memoro al Manon aldonis nenion al mia doloro. Ĝi prefere eniris en ĝin nur kiel sento, kiu estis antaŭirinta tiun ĉagrenon; kaj la pasio superanta en mia animo estis honto kaj konfuzo. Malmultaj estas personoj, kiuj konas la forton de tiuj sentoj de l’koro. Plimulto da ho- moj estas sentemaj nur al kvin aŭ ses pasioj, en kies rondo pasadas ilia vivado, kaj en kiujn solviĝas ĉiuj agitaĵoj. Eligu el ili amon kaj malamon, plezuron kaj doloron, esperon kaj timon, ili ne sentos plu ion. Sed personoj, kiuj havas pli noblan karakteron, povas esti