Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita



PARTO UNUA


Mi estas devigata suprenirigi mian leganton ĝis la tempo de mia vivo, en kiu mi unuafoje renkontis la kavaliron des Grieux[1]. Tio okazis proksimume ses monatojn antaŭ mia veturado al Hispanujo. Kvankam mi malofte forlasis mian solecejon, tamen la amikeco kiun mi sentas al mia filino, min kelkafoje devigis fari diversajn vojaĝetojn, kiujn mi kiel eble plej plimallongigis.

Iam mi revenis el Rouen[2], al kiu mi estis alirinta, petite de ŝi, por postuli intermeton de parlamenton de Normandujo pri la heredo de kelkaj bienetoj, al kies posedo mi konsentis, ke ŝi estu rajtigita, ĉar ili devenis de mia patrina avo. Reveninte per la vojo al Évreux[3], en kiu mi pasigis la unuan nokton, mi alvenis la morgaŭan tagon por la vespermanĝo en Pacy’on[4], malproksimiĝantan de kvin aŭ ses mejloj. Kiam mi eniris en tiun urbeton, mi estis mirigita, vidante, ke ĉiuj loĝantoj mal-

  1. Elparolu proksimume: de Grie.
  2. Elparolu: Ruen.
  3. Elparolu proksimume: Evre.
  4. Elparolu: Pasi.