Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi certigas, ke formi alian ideon pri ĝi estas neeble; sed koro ne bezonas sin longatempe ekzameni por senti, ke el ĉiuj plezuroj la plej dolĉaj estas tiuj de amo. Baldaŭ ĝi ekvidas, ke oni ĝin trompis, kiam oni al ĝi promesis pli ĉarmoplenajn ĝuadojn; kaj tiu trompo ĝin instigas malfidi al plej firmaj promesoj. Predikantoj, vi, kiuj volas min rekonduki al virto, diru, ke ĝi estas nediskuteble necesega, sed ne masku, ke ĝi estas severa kaj peniga. Montru bone, ke ĝuadoj de amo estas pasemaj, ke ili estas malpermesitaj, ke ili estos sekvitaj de eternaj punoj, ke (kaj eble tio min pli ankoraŭ impresos) ju pli ili estas dolĉaj kaj ĉarmoplenaj, des pli ĉielo sin montros malavara por rekompensi tiel grandan oferon; sed konfesu, ke por koroj faritaj kiel la niaj, ili estas sur tiu tero niaj plej perfektaj feliĉecoj. »

Tiu fino de mia parolado redonis kvieton al mia amiko Tiberge. Li konsentis, ke iom da prudento troviĝis en miaj sentoj. La sola kontraŭparolo, kiun li aldonis, estis peti de mi, kial mi almenaŭ ne eniris en miajn proprajn principojn, oferante mian animon al la espero de tiu rekompenso, pri kiu mi faris al mi tiel grandan ideon.

« Ho kara amiko, mi respondis, estas tie ĉi, ke mi rekonas mian mizeron kaj mian malfortecon; ho ve! jes, estas mia devo agi kiel mi rezonas; sed ĉu ago estas en mia potenco? Kiajn helpadojn mi ne bezonus, por forgesi la ĉarmojn de Manon.

— Dio min pardonu, daŭrigis Tiberge, mi opinias, ke jen estas ankoraŭ unu el niaj jansenistoj.

— Mi nescias, kio mi estas, mi respondis; kaj mi ne vidas tro klare tion, kie necese estus, ke mi estu; sed mi tro sentas la verecon de tio, kion ili diras. »

Tiu interparolado utilis almenaŭ por renovigi la kompaton de mia amiko. Li komprenis, ke en miaj