Paĝo:Prévost - Manon Lescaut, 1908, Vallienne.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

viro estis fortika sentaŭgulo, kiu rapidis al mi, ne ŝanceliĝante. Mi ne lin indulgis kaj pafis ŝargon mezen de lia brusto.

« Jen de kio vi estas kaŭzo, mia Patro, mi diris sufiĉe fiere al mia gvidanto. Sed tio ne malhelpu, ke vi plenumu vian taskon, mi aldonis, lin puŝante al la lasta pordo. »

Li ne kuraĝis rifuzi kaj ĝin malfermis. Mi eliris feliĉe kaj trovis, post kvar paŝoj, Lescaut’on kiu min atendis kun du el siaj amikoj, laŭ sia promeso.

Ni foriris. Lescaut petis de mi, ĉu li ne aŭdis pistolan pafon.

« Vi estas kulpa, mi diris: kial vi ĝin alportis al mi ŝargitan? »

Tamen mi lin dankis, ke li estu havinta tiun antaŭzorgon, sen kiu mi kredeble estus restinta en Saint-Lazare dum longa tempo. Ni iris pasigi nokton ĉe restoraciisto, ĉe kiu mi trovis kompenson al la malbona nutraĵo de mi mangita de preskaŭ tri monatoj. Tamen mi ne povis min liveri al plezuro. Mi morte suferis pri Manon.

« Necese estas ŝin liberigi, mi diris al miaj tri amikoj. Mi deziris liberecon nur pro tiu celo. Mi petas de vi helpon de via lerteco: pri mi, mi uzos por tio eĉ mian vivon. »

Lescaut, al kiu mankis nek spriteco nek prudento, al mi rimarkigis, ke oni devas rajdi kun brido en mano, ke mia forkuro for de Saint-Lazare kaj la malfeliĉaĵo, kiu okazis dum mia eliro, neeviteble faros bruon, ke la polica generalleŭtenanto certe min serĉigos, kaj ke li havas la brakon longa, fine ke se mi ne volas riski ion pli malbonan ankoraŭ ol Saint-Lazare, estas taŭge teni min kovritan kaj enfermitan dum kelkaj tagoj, por lasi al la unua fajro de miaj malamikoj tempon necesan por