Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekstero por promenadi ĉirkaŭ niaj armilejoj kaj fotografadi, ĝi estas hontiga. Sed, se ni sendas iun fari tion ĉe l’ najbaro, ĝi estas heroa, kaj la kuraĝulo sukcesinta ricevas honorigon pro lia braveco.

Sed, en ara konduto, eĉ pli frape sin montras nia du-ŝranka moralo. Ĉe la fino de milito, premita popolo postulas kontentigon de siaj sopiroj en la nomo de l’ principo pri nacieco. Apenaŭ gajninta sian propran unuecon aŭ liberecon, tuj ĝi rifuzas al ceteraj la rajton profiti la saman principon. Tuj ĝi klopodas akiri kiom eble plej multe da teritorio kaj aneksi alilingvajn loĝantarojn sen ia konsidero al iliaj preferoj.

Poste ĝi suferigas ilin ĝuste per la sama ĉikanado, pri kiu ĝi mem antaŭe plendadis… »Sed tio estas ja tute alia afero!« Tiun ĉi respondon vi aŭdos al ĉiu rimarko. Kompreneble ĝi estas alia afero kaj kia estas do la fundamenta diferenco? Ĝuste tia, kia difinis ĝin afrika ĉefo tiel trafe.

Estas ja nature, ke la homoj kreis sian dion nacian laŭ la propra bildo. Psikologio de l’ amasoj — ankoraŭ tro malmulte progresinta scienco — trovas eĉ tre multajn okazojn, kiam ara konduto montriĝos rimarkinde malsupra je meza moralnivelo de la individuoj enkalkulitaj.[1]

Tamen impresas malpli la konduto mem ol la frapante nekapableco eĉ imagi alian agmanieron. Individuo ja povas agi maljuste kaj poste rekoni tion, sed patrujo konas nenian malbonon, krom la suferata. Ĝi ne povas esti malprava, eĉ ne venkita. Nur legu ĝian historion en ĝiaj lernolibroj. Preskaŭ neniam ĝi perdis

batalon, escepte kiam ĝin perfidis krimulo.

  1. Ekzemple konsideru linĉadon (kiam civilizitaj blankuloj mort-turmentas ankoraŭ ne juĝitan negron).