Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĝi vere okupas lokon de dio. Ĝi estas maksimumo al si mem sufiĉanta kaj ne kapabla erari. La tuta moralo pri ĝi estas ŝuldata: servi ĝin kun amo. Ofero al la patrujo estas nobla devo. Ofero de la patrujo al ceteraj estas ne imagebla. Juĝo pri ĝi estas blasfemo. Ĝi povas eĉ esti punata kiel ŝtatperfido.

Reprenu la ekzemplon de premita popolo, fine liberiĝinta kaj poste premanta la ceterajn siavice. Sento pri justeco igis vin pledi por tiu popolo, dum ĝi suferadis. La sama sento vin igos defendi tiujn, kiujn ĝi nun ĉikanas. Neniam ĝiaj nacianoj kapablos vin kompreni. Hieraŭ vi estis amiko, hodiaŭ malamiko; nur tiel ili vidos kaj maltrafe cerbumos por malkovri kialon.

Via juĝo estas ekstera. Ilia sento estas interna rilate al ilia patrujo. Sub ties tegmento ili restas kaj ne povas ekvidi, al kio vi aludas. Ĉu vi estas por ili aŭ kontraŭ ili? Ĉu vi adoras ilian dion aŭ alian?

Dumlonge la homoj kredis, ke rondiras la suno ĉirkaŭ nia tero. Ĝin atestas ankoraŭ postsignoj en ĉiuj lingvoj. Kial do miri pri la limiteco de la prinaciaj religioj?

Por ke ne tiel estu sed alie, devas ekzisti kredo je io pli vasta aŭ la kapableco pense meti sin en la haŭton de l’ najbaro. Meti sin tien nur per armeoj postulas malpli kreskintan cerbon.

Eniĝi en ĉemizon aŭ ĉapon de ceteruloj, imagi sin en ilia loko por ekkompreni, kiamaniere ili vidas aferojn, estas mensa ekzerco, kiu faciligas al ĉiu la vivadon en socio. Se ĝin provas malmulte la homoj, ankoraŭ pli malofte la nacioj! Vidu pri armiloj. Tiuj de l’ najbaroj nin timigas. Ni aĉetas do pluajn aviadilojn kaj pluajn militŝipojn, »Tion postulas sekureco«.

Ke la najbaroj siavice maltrankviliĝos pri nia