Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aĉeto, tia ideo eĉ ne venas en nian cerbon. Kiam ili estos farintaj kiel ni mem kaj pligrandigintaj sian materialon pro timo al la nia plua, nur tiam ni maltrankviliĝos kaj denove kreskigos nian armilaron. Tio kompreneble ripetigos la fenomenon, kaj tiel plu, k. t. p. senfine. Refleksoj. Konduto besta. Cerbo mallarĝa. Tiel progresadis jam duoncentjaron la konkurado por armiloj. Se ĉiu, antaŭvidante la reagon de l’ najbaro, estus timinta la proprajn aĉetojn kiel kaŭzojn de la ceterlandaj, ĉiu estus ŝparinta la elspezon, kaj la sekureco estus pli granda. Nur la vendistoj estus malpli profitintaj.

Ĉe la senarmigaj konferencoj, kunvokitaj por haltigi la konkuradon, ne regas tia logiko, tiom elementa. Eĉ se oni devos redukti, oni partoprenas kun la intenco konservi ĉiuokaze pli ol tiu alia.

Kion li konkludos el tiu intenco, tio ni ricevas eĉ konsideron, ankaŭ ne la eventuala malsukceso de la kunveno. Se iu ŝtatisto malsame rezonus kaj akceptus egalecon hontigan, li ja riskus famiĝi kiel perfidulo, aŭ almenaŭ kiel malvenkisto.

Intervenas ankaŭ demandoj pri prestiĝo. Madariaga komparas iujn ŝtatojn al senmoniĝinta kastelano, kiu nun devas kontentiĝi je tri servistoj. Sed akcepti kvazaŭ kontrakton, kiu trudus al li tian limon, tion li ne konsentas. Propran defalon li rifuzas subskribi.[1]

Dum jaroj elportas regno tre malvolonte la maljustecon de kontrakto brutale trudita de venkinta najbaro. Posta milito ŝanĝas la rolojn. Tiam la najbaro estas la venkito. Siavice oni trudas al li severajn kondiĉojn.

Sed, se li plendos kaj rompos harmonion per

  1. Salvador de Madariaga: Disarmament, p. 26 kaj 53.