Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

siaj protestoj, jen forta surprizo kaj nekompreno ĝuste ĉe tiuj, kiuj neniam akceptis por si mem la staton de venkiteco.

Kie kuŝas logiko, racio, inteligento en ĉio ĉi? Ne serĉu ilin, kie mankas ili. Dezerta kampo tie. Ĉu vi serĉus racion, kiam vi frapetas lignon gratulante vin mem pri evitita malsano? Hodiaŭ ne kredebla ŝajnas al vi kruda superstiĉo aŭ naŭza kruelaĵo de la Mezepoko. Dume, por la homoj tiutempaj, ĝi estas vero nediskutebla.

Vi tro ignoras la stampon kaj kutimon. Potenco fortega. Pozitiva kaj negativa. Kiam ĝin subtenas sento sanktiga, ne sufiĉas unu tago por ĝin aliigi.

Enkonduki logikon en similan kampon estus kompleta revolucio. Uzante ĝin por ekmezuri la universon, Einstein eltrovis relativecon. Vi malkovrus tre parencan trovaĵon.

Tuj la bezonoj de l’ aliaj nacioj aspektus tiom gravaj, kiom la niaj. Tuj alies rajto al feliĉa vivo fariĝus fundamenta por ni. La prinacia religio, en si mem enŝlosita, malfermus la fenestrojn. Etiko nova transkovrus ĝian tegmenton. La Olimpaj dioj estus trovintaj juĝistojn en Hago kaj superleĝon en la spirito de l’ homoj. Kia renverso!