Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sudamerikaj mbajaoj kredas sin »la plej nobla nacio en la mondo, la plej malavara, la plej lojale honesta kaj la plej kuraĝa«.[1] Konkurantojn ili havas ankaŭ en Eŭropo.

Vere gajigan krestomation oni povus kunverki el gazetartikoloj kaj paroladoj ilustrantaj nacian vantecon. Ne nur la ŝaho de Persujo elektis la titolon centro de l’ mondo. Paris estas lum-urbo, Ĝenevo ĉefurbo de la nacioj.

En la gazetaro de …, ni diru Balavujo por utiligi algebran X kaj ofendi neniun, plurfoje en ĉiu gazetkolono vi legas bone konatajn esprimojn: gesto vere balava, nobleco tute balava, kuraĝo tipe balava, ne forgesante la balavan honestecon, la balavan elegantecon kaj la nekompareblan brilon de Balavujo en la mondo.

La sola manko riproĉata de Balavujo al si mem estas kritiki sin tro facile. Vane vi serĉus ekzemplon de tio. Verdire ĝi estas la sola eco, kiu mankas al ĝi kaj al ĉiuj ceteraj. La Bruyère estus dirinta tion multe pli bone.

Eĉ la scienculoj de Balavujo plenigas siajn malfermajn prelegojn per laŭdegoj al la balava scienco, kvazaŭ povus ekzisti io alia ol scienco sen iu ajn adjektivo. Estas pluraj Balavujoj en la mondo.

Kaj kio estas vera pri Balavujo, tio estas ankaŭ vera pri multaj aliaj, kiuj vidas ĉi tie nur la portreton de l’ najbaro. Balavismo sin kaŝas en ĉiu el ni. Ĉi estas

komplekso de malsupereco. Vere supera popolo ne be-

  1. Azara: Vojaĝoj en Sudameriko, citita de Westermarck en Deveno kaj evoluo de moralaj ideoj.