Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

zonas fanfaroni. Nacia modesteco estas signo de alta civilizo, tre malofta.

En la nacia lingvo svarmas do la esprimoj neĝentilaj pri aliaj popoloj. Nomaĉojn krudajn aŭ ridigajn ili ricevas. Ilia simpla adjektiva nomo jam entenas fi-sencon. Se »gesto vere balava« signifas en Balavujo noblan agon, ĝi kredeble trans la limo signifas sentaktan konduton.

Se vi ŝteliras el hotelo forgesinte pagi la restadon, tion oni nomas en Francujo filer à l’anglaise (angle foriri) kaj en Anglujo prendre congé à la française (france adiaŭi). Eĉ la plej diskretaj apotekaĵoj estas nomataj »francaj« en Londono kaj »anglaj« en Parizo.

Ofte la naciaj himnoj rebriligas kolektivan vantecon kaj malamikecon al aliaj. Se iliaj vortoj estus lumbilde prezentataj sur teatra kurteno dum oficiala vizito de fremdlanda estro, li rajtus suspekti malbongustan ŝercon.

Oni povas kompreni, kial angla episkopo proponis ŝanĝi kelkajn versojn de God save the King. Ili sonas malĝentile kontraŭ la fremdaj ambasadoroj invititaj al Guildhall. Jam Tolstoj rimarkigis la ironion de la Marseillaise, kantata kontraŭ tiranoj tuj poste la Dio Ŝirmu Caron en la tempo de la franca-rusa alianco. En kiom da naciaj himnoj ne troviĝas unu verso, kiu sonus iom maldece dum ceremonio de la Ligo de Nacioj?

Reale ĉiu afero posedas du kolorojn kontraŭajn. Ĉu el ekstero, ĉu el interno vi ĝin vidas? Ĉu el unu, ĉu el alia vidpunkto vi ĝin rigardas? Simbolo, ceremonio, ago de tradicia respekto povas al eksterulo aspekti treege komika. Tia vidaĵo tiklas eble lian