Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĝi subigas ilin al la ĝenerala vero, deviganta vidi ĉiujn faktojn per ĉies okuloj. La ĵurintaro devas konkludi la realeco de l’ krimo antaŭ ol la juĝisto rajtas kondamni la kulpulon. Unue pruvi la okazintaĵon. Poste informiĝi pri la motivoj. Fine mezuri la kulpon kaj la domaĝon.

La scienco haltas ĉe la dua operacio. Ĝi ne juĝas, sed nur klasigas, kvazaŭ mortintaj estus la agintoj. Sed scienco kaj justeco ambaŭ kontrolas kaj esploras la faktojn. Ilia vero devas esti unu. Ambaŭ serĉas la evidenton, akcepteblan de ĉiu. Tial ambaŭ tiom zorgeme procedas: enketo, ekzameno, atestoj, aŭdo de du flankoj.

La privata iluzio konas nenion similan. Ĝi nur kredas. Ankaŭ la grupaj veroj estas kredaĵoj. La popolo estas edukata sen klopodo al scienca kontrolo. Certajn faktojn ĝi lernas. Aliajn ĝi ignoras kaj dum ĝi koleras, ĝi ja volas ilin ignori. Multe ĝi preferas imagi faktojn pli respondajn al sia animstato.

Infano sonĝas kaj bonafide mensogas. Popolo amas aŭ malamas. Al si mem ĝi mensogas en plena sincereco. Vi ridas pri lavistinoj ĉe vilaĝaj fontoj. Ili klaĉas kaj babilas. Ili laŭdas proprajn gefilojn, kalumnias najbarinon. Ĉiu popolo tiel agas.

En iliaj tribunaloj, eĉ la plej malinda krimulo ricevas oficialan defendanton. En ilia gazetaro male cent kalumniantojn rajtas havi najbara lando, sed neniun advokaton. Sola ŝanco, ke ĝia vidpunkto estu klarigita, kuŝas en korupto de iu perfidulo aŭ en soleca braveco de unu justulo. Cetere danĝerplena kuraĝo, ĉar la publiko rifuzos distingi la du motivojn.

Ĉiu homo dubanta pri la komuna vero aspektas mensogulo al okuloj de la grupo. Foje li fariĝas he-