Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

roo al okuloj de l’translima grupo. Por la sia, li nur estas perfidulo.

Gazetaro kaj gepatra lingvo estas la potencaj disvastigiloj de la naciaj veroj. Dum la mondmilito aldoniĝis propagando. La neŭtralaj landoj ricevis inundadon.

En Svisujo la interbato de kontraŭaj klopodoj montris ilian vanecon. Sen ia propagando, la gepatraj lingvoj jam estis fiksintaj la limon inter la sentoj. Kiu parolas france, tiu vidis kune kun Francujo. Kiu parolas svisgermane, tiu dividiĝis, same kiel en Svedujo aŭ Nederlando la publika opinio. Iuj vidis kun Germanujo, aliaj malfidis ambaŭ flankojn kaj restis objektivaj.

Kiam alvenis propagando, ĝi nur malutilis sin mem. Mensoga malbonodoro naŭzis la nazojn. Oni ja emis kredi pro amo, ne laŭ mendo de ŝtatoj.

La vero pro amo aŭ pro malamo estas maltolerema kiel dogmo eklezia. Sur la tuta teritorio de granda lingvo ĝi posedas senapelacian aŭtoritaton. Kruelaĵoj, persekutoj, premado de popoloj, eĉ malvenkoj, ne estas eblaĵoj en la favorata tendaro.

Se gazeto redakcio riskus mencii tiajn aferojn, la ŝtonoj jam pafus al ĝiaj fenestroj. Negativaj historiaĵoj rajtas okazi nur en la kontraŭa tendaro.

Dum pactempo, apenaŭ malpli vi rimarkos tion. Almenaŭ unu nigran beston vidas ĉiu nacio, ĉu proksiman, ĉu malproksiman. En tiu landaĉo nenio sukcesas, sed ĉio estas danĝera. Ĉiumonate ĝia registaro estas falonta la venontan semajnon. Ne restas eĉ soldo en kaso. Ĝenerala ruino, malordo, bankroto. Samtempe armeo kolosa kaj industria konkurenco mortigminacan-