Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ta. Eĉ la plej frapantaj kontraŭdiraĵoj ne impresas la publikon.

Kiu zorgas pri logiko, ho vi naivulo, kiam parolas pasio? Jam de longe lingvistoj studas la uzon de l’ homa parolo. Malofte ĝi servas por konigi ĝustajn faktojn. Tion faru matematiko. Lingvo estas ilo de pasio. Ĝi esprimas niajn sentojn. Ĝi blekas niajn amojn kaj kraĉas niajn indignojn. Aŭskultu iun ajn parolantan nature. La faktoj nur servas por pravigi ekkriojn.

Redakcioj havas du tirkestojn por depeŝtitoloj. Flataj dekstre, insultaj maldekstre. Elektu laŭ la deveno de la novaĵo. Se el la dorlotata lando ĝi venas, tiam taŭgos la plej belaj adjektivoj. Se el la alia, tiam ironia demandsigno. Laŭ la regno, bonflanka aŭ malbonflanka, ĉefministro nomiĝas »eminenta prezidanto« aŭ »tiu sinjoro«. Lia parolado fariĝas »lojala deklaro« aŭ »trompa ŝajnigo«.

Gazetaro disvastigas la eltranĉitajn citaĵojn, forigojn de vortoj, suspektigojn, rakontaĉojn kaj kalumniojn kontentigajn al la momenta animstato kolektiva. La plej basaj personaj ecoj de anonimuloj projektiĝas milionope sur paperon. Ĉar la gazetaro laboradas ambaŭflanke de landlimoj, vidu la danĝeron de apartaj veroj.[1]

Eĉ la nomo de popolo fariĝas sinonima kun »suspektinda«. En certa lando ĉian novaĵon el Balavujo ili tuj klasigas kiel malveran, escepte se ĝi anoncas katastrofon. Kelkajn jarojn pli poste, ne plu

Balavujo, sed… Rotacujo ricevas oficon de nigra

  1. Pri kleruloj en la servo de araj pasioj, vidu J. Benda: La perfido de la kleruloj (La trahison des clercs).