Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

besto. Tiam ili nur ŝanĝas la surskribon de la tirkestoj.

En lernejo vi lernas Nacian Historion, Fakte ĝi ne povas esti. Nur historio de la nacio povas ekzisti. Tute alia afero ĝi estas. Kion oni instruas, tio estas nur historio vidata de la nacio. Se oni ĝin instruadus vidatan de la ceteraj, tiam ĝi pli riskus esti ĉie sama, t. e. iom pli vera.

Se nur objektiva kaj malvarma ĝi estus, ankaŭ tio ne estus kompleta. Necesas ja scii, kiel la prapatroj komprenis aferojn. Sed same ni bezonas ekscii, kiel eksteruloj ilin sentis. Komparo de lernolibroj ebligas tion.

En ĉiuj landoj edukistoj ekatentis pri tio. Eĉ internaciajn konferencojn oni kunvenigis. Konstatinte la danĝeron de kontraŭaj veroj, ili provis malpliigi la diferencojn.[1]

El nacianista flanko tia klopodo ricevas malaprobon. Oni malkapablas vidi, kiom la nacio gajnos, se maloftiĝos eksterlanda kalumniado pri ĝi. Oni kredas nur, ke ĝi perdos liberecon nigrigi la ceterajn. Tial estas priskribita la klopodo al historia vero kiel »marŝo al mensogo«. Nur unu historio rajtas esti vera. Vi divenas kiu. Ĉiuj aliaj estas »nuraj fabeloj«. Ĉar en ĉiu nacio la samon oni diras, entute rezultas ia stranga multnombro, eĉ ridinda kakofonio. Sed nur malmulte ĝi maltrankviligas tiujn samajn lernestrarojn, kiuj instruigas la junularon pri tutmondaj leĝoj de fiziko.

En multaj lernejoj historio ankoraŭ ne estas

scienco. Ĝi estas nura literaturaĵo. Ankaŭ la lernado

  1. Vidu la enketon de la Carnegie Fondaĵo pri la lernolibroj. Paris 1923.