Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de fremdaj lingvoj, kiu povus utili al historio, ne estas turnita tiuflanken.

Tiu literaturaĵo estas ĉefe primilita. En ĝi la bataloj okupas la plej grandan lokon. Tion kune konstatis francaj kaj germanaj edukistoj, kunvenintaj en kongreso post la mondmilito. Ilin oni hontigis.

Oni timis, ke ili volas senigi la historion je lipharoj kaj muziko. Verdire nur tion ili postulis, ke ankaŭ la nombro de mortintoj estu menciata.

La vero scienca, eĉ literatura, entenas ankaŭ la historion de la pactempaj kutimoj. Vi ja lernas kiel vivadis la homoj kavernaj. Kion vi aŭdas pri la vivmaniero kaj laboro de niaj malpli foraj prapatroj?

Riĉa estas la legendaro pri la dukornaj ĉapeloj de Napoleono. Kion oni instruadas pri la kamparanoj, burĝoj kaj metiistoj envarbitaj en liaj armeoj? Kion oni diras pri la loĝantaroj en la tempo de l’ Renesanco aŭ de l’ Mezepoko? Kompare nur malmulte.[1]

Dume, pri sekretaj amoj de Henriko VIII aŭ Ludoviko XIV, ni konas ĉiujn detalojn, aŭtentikajn aŭ ne.

La nacia vero estas privata iluzio, nekompleta fabelo. Por vivi are, la homoj bezonas komunan veron. Por vivi en societo, ankaŭ la nacioj nepre ĝin bezonos. La vero, en unu simpla vorto, estas eble ambicia parolo. Pli vasta vero estu almenaŭ la proksima ŝtupo.

Kiuj ĝin serĉadis, tiuj ekŝajnis mensogistoj al

okuloj de sia komuno. Sur punfajro niaj prapatroj

  1. Vidu la raporton de F. Maurette al la Universala Kongreso de Pedagogiaj Asocioj en Genève 1928.