Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bruligis la unuajn pionirojn, kiuj malkovris ĝeneralajn principojn de fiziko kaj astronomio.

Rilate al naciaj veroj, senpartia historio ŝajnas ankoraŭ mensoga. En pli progresinta societo de grupoj, neeviteble renversiĝos la situacio.

Ke malrapida sin montras la fenomeno, tio estas facile komprenebla. Kalkulu pri la kutimoj, barantaj la tempon, kaj pri la diverseco de lingvoj, dividanta la spacon.