Saltu al enhavo

Paĝo:Privat - Interpopola Konduto, 1935.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
V.
HOMOJ KAJ ŜTATO


Individua egoismo — Ara egoismo — Sindono al patrujo — Maria Terezia — Bismark — Celo kaj rimedoj — Ŝtatistoj-advokatoj — Regnano-soldato — Konflikto inter du moraloj — Lernolibro pri bajoneto — Mortpuno — Ekzekutistoj — Rifuzantoj pro konscienco — Militistaj tribunaloj — Paca helpservo en Skandinavio — Ara indigno — Nacia zorgo super ĉio.


Moralo por individuoj, moralo por regnoj, jen du aĵoj ankoraŭ tre malsamaj. Konstantaj memzorgo kaj memlaŭdo, trompo, senkompato kontraŭ aliaj, ĉio ĉi estas ja realo konata ĉe individuoj; tamen ĝi ofendas la ĝenerale akceptitan etikon. Ĉe filozofoj tia konduto ne havas multajn defendantojn. Ankaŭ ĉe lernoprogramoj ĝi ne servas kiel modelo.

Eĉ egoistaj kaj vantemaj homoj indignas pri sinpuŝo kaj fanfarono de la ceteraj. Ĉu vi deziras ja pruvon? Nu, malfermu politikan ĵurnalon aŭ legu ian afiŝon en voĉdona semajno. Ekzamenu la insultojn al kontraŭuloj.

Ĉe la publiko la plej ordinaraj uloj volonte bonvenigas kontraŭ samurbano kulpigojn pri mem-

28