Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kongresaj paroladoj
La "interna ideo". — De Beaufront: "nur lingvo". — Bulonja deklaro. — Ĝeneva parolado 1906. — Indigno de Zamenhof. — Celo de l' Kongresoj. — Kembriĝo 1907. — Ĝojiga impreso. — Modesta kaj libera. — Kontraŭ vorto "Majstro". — Pri taskoj esperantismaj. — Akcepto en Londono. — Pri patriotismo. — Parolado en Guildhall.

En Eŭropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco homarana. Tie ŝovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita loĝantaro. Ĝi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la esperantisman movadon".[1] Estis do plej nature, ke

  1. Parolado de Zamenhof ĉe l' Oka Kongreso Esperantista en Krakovo, 1912.