Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tie preskaŭ ĉiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa, eĉ kiam ili ne subskribis la homaranisman aliĝilon. Fakte nur malmultaj tion faris.

Al Okcidentanoj, antaŭ mondmilito, ne tiel klare ĝi aperis. La krudaj spertoj ŝajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj fariĝis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l' Espero kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna ideo" de l' movado. Tamen iom ĝenerale, senprecize. Sed kelkajn interesis vere nur la lingva flanko laŭ gusto gramatika. Inter ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en Francujo.

Li ne venis Bulonjon. Li ne ŝatis la "internan ideon". Kontraŭ tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto L' Espérantiste. Profitante la sennoman aperigon de l' broŝuro pri homaranismo, li ĝin ridindigis unue. Poste li montris ĝin kiel gravan danĝeron por la sukceso de Esperanto.

Ĉi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li ĉiam agis tre prudente. Jam en