Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Ĝi difinis esperantismon oficiale kiel:

"Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komunikiĝadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj.
"Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas."

Tiu ĉi frazo devus sufiĉi. Sed la vorton "privata" kelkaj personoj volus anstataŭi per "malpermesata". Sub influo de De Beaufront aŭ alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas