Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!"

Pale staris Zamenhof en Ĝeneva Viktoria-Hall eldirante tiun frazon per laŭta kaj decida voĉo. Tremiga aplaŭdego montris al li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave li povis diri, ke ĝis nun Esperantistoj estis ne profitantoj, sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aŭ praktika utileco. Ilia celo kaj agiga ĉefideo estis ja frateco kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis daŭri kun certeco, ke li esprimos la internan senton de ĉiuj koroj:

"Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis