Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; ĉiuj verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon; neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉio parolis pri ĝi.

"Kial do aliĝis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam, pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj, ili penas tion ĉi nei? . . .
"Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado,