Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo — ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn."

Laŭ la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel agi plej saĝe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Ĝi gajnis la korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo homarana. Nun pro necesa precizo de programo ĝi timigus multajn. Ĝi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume pli urĝis kul-