Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

turi la komunan senton, celante taskojn ĝeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu pli. Ili i daŭru kiel festoj de l' "interna ideo".

"Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj."

Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado ĉe la sekvanta granda kunveno ĉiujara. Ĝi okazis en Kembriĝo je 1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis ĝojiga venko vidi, ke aliĝas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaŭ el popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio ĉi montris, ke ili vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . "La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al