Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili komprenas kaj ŝatas".

Efektive pri tiu punkto ĉefe aludis la urbestro kaj aliaj eminentuloj ĉe l' antikva universitato. "Ni vidas novan Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte la lingvon en unu semajno. Ĉie sonis Esperanto festante sian dudekjaron: ĉe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj herbokortoj, sur ŝipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj skulptoriĉaj.

La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la multeco de l' venintoj ĉiulandaj. Li tremis kortuŝite, kiam la granda aŭdantaro leviĝis por ekkanti unukore la himnon La Espero. Tondre sonis kun orgeno de mil voĉoj tiu fina profetaĵo:

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.