Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro fariĝis jam vera popolo. Ĝia voĉo ekaŭdiĝos tra la mondo. El tiu kerno internacia la ideoj disvastiĝos. Al ĝi li povos nun sin turni kaj paroli kvazaŭ al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo. Bildo jam profeta. Kuraĝigo al animo. En Varsovio, ĉe l' okulista laborĉambro, la vidaĵo lin vizitis ofte vespere post laciga tago, kiam li pensadis, dum neĝo falis trans la vitroj. De tiu tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el Kembriĝo espera ĝojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur lipoj de la Majstro.

Tiel ĉiuj nomis lin. Sed li ne ŝatis la titolon. Morale, eĉ preskaŭ fizike, la vorto ĝenis lin. Ne majstro, sed homfrato kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaŭ pro libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la ĉenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaŭ ĉio plaĉis