Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala posteno lin ĝenis ĉiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton de la Lingva Komitato. Ĝiaj membroj kundecidu pri aferoj de vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj aŭtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia riĉa gastiganto Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia gusto.

Lia vivcelo estis la "interna ideo". Ĉar la Bulonja deklaro nur aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembriĝa li plenumis tion:

"Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. . . . Por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom