Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

post iom, per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado. . . . Ĉiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj — kaj ĉion ĉi tion ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la fratiĝado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — apartenas al la verda standardo. . . .

"En la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan standardon; vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos, kaj des pli la principoj de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj