Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan sub la nomo "Ido". Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de finiĝoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis, ĉar preparis kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum ĉiaj sistemoj, Spokil, Parla, Bolak, ricevis advokaton, ofte aŭtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la komitato decidis elekti Esperanton kun ŝanĝoj laŭ la senco de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la Lingva Komitato.

Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: "Trompo kaj perfido". Dum ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li mem estas la "Ido". Protestinte, la Lingva Komitato rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la projekton, kvazaŭ novan lingvon. Per konduto nek justa, nek lojala, de Beaufront difektis