Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sciencan diskutadon, kaŭzante la enmikson de sentoj ambaŭflanke.[1]

Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis demokrate.

Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li skribis:

"Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti kreinto de lingvo, mi volas nur esti iniciatoro."[2]

Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton de la lingvo.

  1. Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia Historio di nia Linguo Lüsslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie ĉi) me intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."
  2. Dua Libro, Varsovio 1888.