Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tion li faris per Unua Libro. Sed

"Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj. . . . Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj."[1]

Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon.

Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la "iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aŭ "natura

  1. Aldono al la Dua Libro, Varsovio 1888.