Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante ĉefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li eĉ eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj.[1] Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan. Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaŭ fakto ĝis nun neniam okazinta, estas malsaĝe peti instruon de historio!" Rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita". Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra komparo lia, Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun veron.

Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere malpermesis al iu ajn en

  1. Commentaire sur la grammaire Esperanto, Paris, Hachette, 1903.