Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan amemon kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de Homaranismo, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem: "Eviti ĉion agresivan!"

De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo sentema, delikata:

"Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo . . ."[1]

Doloro, sed fido, kaj espero super ĉio. Denove la profeta voĉo:

"Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. . . . Kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo."[1]
  1. 1,0 1,1 Parolado en Londona Guildhall, 1907.