Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuraĝo, al obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la ritmo iom unutona, sed impresa:

Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.[1]

Antaŭ l' apero de l' Unua Libro, li verkis pri doloro kaj sopiro siaj: Mia Penso, Ho mia Kor'! Poste, lia penso jam fandiĝis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj aŭdiĝas per La Espero, nun fama tra la tuta mondo:

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Tiel Zamenhof fariĝis la popola poeto de fervora homareto. Ankaŭ tie li ŝatis forgesi tute sian personon kaj nur elvoĉi la internan

  1. El La Vojo.