Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

penson de ĉiuj. Kuna sufero, kuna ĝojo; ĉia sento ĝenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, ĉio plej alta aŭ profunda en komunaj spertoj, tio trovis ĉe li esprimon plej sinceran:

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj repurigitaj
Ni forton pli freŝan akiras.

Tiun ĉi kanton, La Vojo, li verkis jam antaŭ la Bulonja kongreso. Same Al la Fratoj eĉ pli frue. Melankolie sonas ankoraŭ multaj versoj, sed kiel en Ŝopena marŝo, post malĝoja malrapido, jen subite blovas vigla muzikaĵo kuraĝe antaŭen:

Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro.
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita.[1]

Ĉe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, ŝvelis koro sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en ĉiu verkaĵo revenas la

  1. La Vojo. Fundamenta Krestomatio, 1903.