Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vortoj "celo" kaj "obstino". Laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda estas miaguste la Preĝo sub la verda standardo [1], kaj eĉ multe pli la prozaĵoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro ŝajnas kredeble tro simpla, eĉ naiva. Same ankaŭ aperas ĉiuj restaĵoj el komenca literaturo en komuna lingvo de nacio naskiĝanta. Sed kiu komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora trezoraĵo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikiĝas por ilin laŭdi. Naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto la plej granda.

Tiel estos eble pri versaĵoj Zamenhofaj, ĉar ili esprimis unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton de l' homaro vekiĝanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l' homaro la sopiron al hela lumo de frateco!

  1. Citita en ĉapitro VI.