Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Etika Pensulo
En Barcelono 1909. — Pri U.E.A. — Al Kongreso de Rasoj 1911. — Ondo ŝovinista. — Eksiĝo Krakova 1912. — Pri Homaranismo. — Religio kaj Etiko. — Liberkredanoj. — Neŭtrale-homa religio. — El nepresita manuskripto. — Eduko al infanoj. — Bezono je kadro. — Al Kongreso Pariza. — Ekmilito.

Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo. Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en silenton.

Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi. Li preferis ĉiam la homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo lia. Nur gasto