Paĝo:Privat - Vivo de Zamenhof, 1920.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe, ribelo eksplodis en la urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj fendaĵoj trastrekis la murojn de l' preĝejoj. Du tagojn post la fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je danko la malferman paroladon.

Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis.[1] Tie li revenis al sia temo plej kara:

"Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne
  1. Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.